Ribas de Campos
Ribas de Campos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34411 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 153 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 9′ N, 4° 31′ U (mapo)42.153888888889-4.5166666666667Koordinatoj: 42° 9′ N, 4° 31′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 760 m [+] | ||
Areo | 15,49 km² (1 549 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ribas de Campos [+] | |||
Ribas de Campos [RIbas deKAMpos] estas municipo en la sudocentro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 137 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 350 loĝantojn el la jaro 1960. Ĝi distas 19 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
La municipa teritorio estas trapasata de la Kanalo de Kastilio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La Monaĥejo de Santa Cruz de Ribas estis fondita en la 12-a jarcento fare de la reĝo Alfonso la 8-a kaj okupita de monaĥoj premostrataj en 1176, kaj estas elstara ekzemplo de la paso de la malfruromaniko al la palencia gotiko. Spite deklaron kiel Histori-Arta Monumento en 1931 aktuala stato de abandono rezultis en ties inkludo en la Ruĝa Listo de Endanĝerigita Heredo.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Marteno, la Monaĥejo de Santa Cruz de Ribas ktp.